Gunero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gunero

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: unukotiledonuloj monocotyledones
Ordo: Guneraloj Gunnerales
Familio: Guneracoj Gunneraceae
Gunnera
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

GuneroGunnera[1], estas la sola genro de la plantfamilio guneracoj (Gunneraceae) en la malgranda ordo guneraloj (Gunnerales). La planto ne estas parenca al ordinara rabarbo (Rheum rhabarbarum). Kelkaj specioj estas kultivataj kiel ornamplantoj en parkoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Gunnera-specioj estas plej ofte grandaj, multjaraj, herbaj plantoj. Ili formas rizomojnstolonojn kiel rezervorganojn. La rabarbosimilaj, longpetiolaj, simplaj folioj kreskas el la bazo. Apud specioj, kiuj havas foliojn de pluraj metroj, ekzistas specioj, kiuj havas pli malgrandajn foliojn, Ekzemple Gunnera albocarpa, novzelanda specio kun 1 ĝis 2 cm longaj folioj kaj Gunnera magellanica, sudamerika specio kun nur 5 ĝis 9cm longaj folioj.

En disbranĉitaj floraroj kreiĝas multaj floroj. En ĉiu duseksa floro ekzistas du ĝis malofte tri liberaj sepaloj, du liberaj petaloj, unu ĝis du stamenoj kaj du sinkarpaj karpeloj. La ovario estas hipogina.

Simbiozo kun cianobakterioj[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj Gunnera-specioj vivas en simbiozo kun Cianobakterioj de la genro Nostoc, kiuj fiksas aernitrogenon. La planto profitas de la fiksita nitrogeno kaj la bakterioj de la asimilatoj. Gunero estas inter vaskulaj plantoj la sola genro kiu havas simbiozon kun cianobakterioj por nitrogeno-fiksado.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

Gunnera-specioj kreskas de la tropikoj ĝis la moderaj klimatoj en la suda hemisfero. Ili hejmas en la tuta suda Pacifika regiono, krome en Afriko kaj Madagaskaro. Ili troviĝas en la Nova Mondo kaj la Malnova Mondo. Sovaĝe kreskantaj plantoj troviĝas ankaŭ en sudokcidenta Irlando.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La genron Gunnera priskribis en 1767 Carl von Linné en Systema Naturae, 12a eldono, 2, p. 587, 597 kaj ankaŭ en Mantissa Plantarum, 16, p. 121. La tipospecio estas Gunnera perpensa L..[2][3] La genronomo honoras la norvegan botanikiston Johan Ernst Gunnerus.

Al la genro gunero (Gunnera) apartenas 40 ĝis 50 specioj (elekto):

Utiligado[redakti | redakti fonton]

Pri unu specioj ekzistas raportoj pri medicina utiligado. Gunnera perpensa estas uzata en Sudafriko. El la radikoj oni ekstraktas rimedon kontraŭ psoriazo. La radikoj de tiu specio ankaŭ helpas sanigi vundojn. La senŝeligitaj junaj petioloj estas manĝataj de la loĝantoj de la Insulo Ĉiloeo. Krome oni uzas la radikojn por tani ledon kaj havigi nigran koloraĵon.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Gunnera manicata:

Gunnera tinctoria:

Gunnera insignis:

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Walter Erhardt, Erich Götz, Nils Bödeker, Siegmund Seybold: Der große Zander. Enzyklopädie der Pflanzennamen. Band 2. Arten und Sorten. Eugen Ulmer, Stuttgart (Hohenheim) 2008, ISBN 978-3-8001-5406-7.
  2. Gunero ĉe Tropicos.org. Missouri Botanical Garden, St. Louis
  3. Gunero en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

}}