Acacia gummifera
Acacia gummifera estas dorna arbusto el la genro Acacia, kiu kreskas en duon-dezertaj regionoj. Ĝi estas hejma en Maroko, kie kelkfoje formas etajn arbarojn ekz. proksime al El Kalaa. Tie formas arbustaron kun Euphorbia resinifera.
Priskribo[redakti | redakti fonton]
Ĝi altas 1-1,5 m, kun 1-1,5 cm longaj blankaj dornoj, kiuj estas ruĝaj june.
La folioj alterne staras, la flavaj floroj staras en globeto. La frukto estas guŝo, longas 10–17 cm, staras unuope aŭ 2-3-ope. La arbusto regeneriĝas per la grajnoj en pluvriĉa sezono.
Uzo[redakti | redakti fonton]
Ĝia ligno estas uzata kiel hejtaĵo, por tenilo de diversaj laboriloj. Ĝiajn foliojn manĝas paŝte kameloj, ŝafoj, kaproj kaj ĉevaloj. Ĝi estas tre grava por la la dezertaj nomadoj.